|
Hiddensee (Balta Maro) Wieseneck: Pensiono Restoracio Kafeterio |
SalutonLa insulon Hiddensee oni ofte alnomas "la fratineto de la insulo Rugeno". Ĝi ofertas plej bonajn kondiĉojn por travivi idilian, trankvilan, senaŭtan kaj naturan ferian tempon. Hiddensee ĉarmas en ĉiu sezono; la multfaceta pejzaĝo invitas al migrado kaj biciklado. Blanka, larĝa kaj bone prizorgata plaĝo logas al sunbanado kaj naĝado en la maro. Ankaŭ nudismo eblas multloke. Ankaŭ la malvarma sezono estas alloga sur Hiddensee. Observado de apartaj bestaj kaj plantaj specioj, grandegaj aroj de birdoj dum printempo kaj aŭtuno, sed ankaŭ ŝtorme klaraj vintroj estas spertindaj por naturamantoj. Famaj artistoj kiel Gerhart Hauptmann, Thomas Mann, Ernst Barlach, Hans Fallada, Asta Nielsen, Käthe Kollwitz, Gustav Gründgens, Joachim Ringelnatz, Siegmund Freud, Gret Palucca, Walter Felsenstein kaj Ernst Busch jam ĝuis la belecon de tiu ĉi insulo. Bildo: [La Baltamara insulo Hiddensee - lumturo] Bildo: [La Baltamara insulo Hiddensee - arboj] Bildo: [La Baltamara insulo Hiddensee - aŭtuno] Bildo: [La Baltamara insulo Hiddensee - strando] Bildo: [La Baltamara insulo Hiddensee - dunoj] Bildo: [La Baltamara insulo Hiddensee - marbordo] Loko |